La ekde 1879 ekzistanta Malriĉulejo kaj laborejo (germane: Armen- und Arbeitshaus) en Vajmaro, Germanujo, ofertis al ĉ. 30 etkrimuloj loĝejon kaj laborlokon (konkrete: mastrumaj kaj lignaj laboradoj) kontraŭ salajro. Temis pri ero de publika zorgado de malriĉuloj kaj implicite grava instrumento de municipa verdikt-efektivigado. La enspezitaj sumoj iris ekde 1877 rekte al la urba kaso.
Aldonita estis ankaŭ lignaĵsplitejo por garantii al la endomuloj okupiĝon dumvintran.[1] Laŭ adresaro ĝi estis ĉe Amalienstraße 21.[2][3] Hodiaŭ la strato nomiĝas Karl-Haußknecht-Straße 19. La nuntempe fleghejme utiligita domo figuras sur la listo de monumentprotektotaĵoj vajmaraj; ĝi estas trietaĝa kun granda elsaltanta mezkolono. Laŭ la adresaroj konsistigis la doman administrantaron kasisto, kontrolisto kaj faktoto zorganta.
Ejo simila estis estinta antaŭ la Pordego erfurta, ĉe la nuna Sophienstifts-placo, ĝis malkonstruiĝo en 1877. Tie kontraŭe estis Federwisch-muelejo kiu ankaŭ devis ĉesi al novaj konstruaĵoj. La malnova laborejo (kiu portis ankaŭ la nomon de Siechenhaus, do preventorio), unuetaĝaĵo kun mansarda tegmento, faritis en 1769/70 fare de Anton Georg Hauptmann[4] laŭ la planoj de la landa ĉefarĥitekto Johann Gottfried Schlegel.[5][6] Cetere, por Hauptmann estis la konstruo de Labordomo la unua granda komisio de kiam li deĵoris por la suvereno.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search